Joop Kiefte avatar

Bonvenon en Hive!

lapingvino

Published: 20 Mar 2020 › Updated: 20 Mar 2020Bonvenon en Hive!

Bonvenon en Hive!

Ĵus hodiaŭ lanĉigis la Hive-blokĉeno, klono de la Steem-blokĉeno. La MVP teĥnike estas https://hive.blog sed feliĉe SteemPeak jam sukcesis lanĉi ilian interfacon en https://peakd.com, kaj mi rekomendas ke vi uzu tiun interfacon.

Diversaj aferoj funkcias ankoraŭ iom freneze dum la sistemo transiras plene. Se vi uzas la ŝlosilaron, sufiĉas ŝanĝi en la konfiguroj al https://anyx.io por jam povi uzi la Hive-blokĉenon.

Mi esperas ke ĉiuj kiuj antaŭe provis Steem emus reprovi nun en Hive, ĉar ni nun havas ĉi tiun komunumon kaj la originaj posedantoj estas forigitaj, nun lasante nin nur kun la komunumo mem, kiu fakte ŝajnas enhavi multe da originaj programistoj de Steemit Inc. kiuj foriris!

Plej multaj aplikaĵoj kiuj funkcias kun Steem nun jam funkcias kun Hive aŭ transiras iom post iom. Se io ankoraŭ ne bone funkcias, estu pacienca! La transiro estis ege haste haste pro la malica sinteno de Justin Sun kiu transprenis Steemit Inc. kaj do multaj aferoj ne povis jam esti korektitaj antaŭ la transiro. La komunumo estas kunigita kiel neniam antaŭe kaj certe provos solvi laŭeble rapide la problemoj kiuj trovigas!

Bonan hajvadon!

Leave Bonvenon en Hive! to:

Written by

Bahá'í, Esperantist, hacker, now also Hive witness: vote for me!

Read more #esperanto posts


Best Posts From Joop Kiefte

We have not curated any of lapingvino's posts yet. But you can encourage our curation team to review posts by visiting them regularly and by referring other readers. Because we give priority to frequently read content.

More Posts From Joop Kiefte